El Popola Ĉinio>头条新闻>

La blu-fluoreska plaĝo en Zhuhai, Ĉinio

| 2015-01-13
Bookmark and Share


La "blu-fluoreska plaĝo" proksime al Yinkeng de Zhuhai

 


La "blu-fluoreska plaĝo" proksime al Yinkeng de Zhuhai 

 

    Vespere de la 11-a de januaro "blua fluoresko" aperis sur la plaĝo proksime al Yinkeng de Zhuhai de Guangdong-provinco en suda Ĉinio. Multaj vizitantoj kolektiĝis tie por foti la "bluan fluoreskon". Iuj scivolemuloj ĵetis ŝtonetojn en la maron kaj sekve de tio bluaj ondo-ŝaŭmoj aperis sur la maro. Sur la plaĝo videblis ankaŭ blu-fluoreskaj piedsignoj.

 

    Laŭ raporto de iu amaskomunikilo, vespere de la 16-a de aprilo de 2014 la simila sceno aperis ankaŭ en Dalian de Liaoning-provinco en nordorienta parto de la lando. Ricevante intervjuon Wang Bin, instruisto de la Instituto de Oceano kaj Medio sub la Dalian-a Oceana Universitato, diris, ke la brilado de marakvo estas pro amasiĝo de brilaj mikroorganismoj en la akvo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments