El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rekorda defenda buĝeto de Japanio por la fiska jaro 2015

| 2015-01-13
Bookmark and Share

 

    La 11an de januaro la japana novaĵ-agentejo Kyodo raportis, ke la buĝeto de la japana registaro por defendo de la fiska jaro 2015 eble atingos 4 980 miliardojn da enoj -- la nova rekordo en la japana historio.

 

    Tiutage japana ministro pri financo Taro Aso kaj tiu pri defendo Gen Nakatan decidis la defendan buĝeton je 4 980 miliardoj da enoj por la nova fiska jaro. La buĝeto inkluzivas ankaŭ pagojn por subteno al la usona armeo en Japanio krom elspezoj por la memdefendaj fortoj kaj aĉeto de armiloj kaj ekipaĵoj.

 

    La defenda buĝeto iam atingis rekordan sumon de 4 950 miliardoj da enoj en la jaro 2002, kaj poste malkreskis. De post la jaro 2012, kiam Shinzo Abe duafoje enoficiĝis kiel japana ĉefministro, la defenda buĝeto kreskis en sinsekvaj tri jaroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments