El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vilaĝoficistoj helpas enretan vendon

| 2015-01-13
Bookmark and Share


Vilaĝoficistoj helpas enretan vendon.

 

    Lastatempe en la urbeto Baoshan de Pekino la serva teamo konsistanta el vilaĝoficistoj diplomiĝintaj el universitatoj ekfunkciigis platformon en la retaj mesaĝiloj QQ kaj Wechat por vendi agrokulturajn produktojn. Ili regule ĝisdatigas la informojn, kaj serĉas aĉetantojn. Ili jam helpis al la terkulturistoj vendi 130 kokojn, pli ol 100 kilogramojn da ovoj, kaj la enspezo kalkuliĝis al 20 miloj da juanoj.

 

    "En la pasinteco ni ofertis la ovojn al samvilaĝanoj, kaj la vendo ne estis stabila. Danke al la serva teamo, la ovoj povas esti rekte liveritaj al la aĉetantoj, kaj tio certigas vendon kaj pliigas nian enspezon!" diris Zhang Yuhua el la vilaĝo Ximaoshan. La informoj pliiĝas de kokoj kaj ovoj ĝis ĉina kratago, milio, sovaĝa orelfungo kaj aliaj ok specoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments