Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Moroj kaj Arto

Ĉinaj metiistoj preparas tradiciajn "jarpentraĵojn" por la printempa festo en Henan-provinco, Ĉinio

| 2015-01-14
Bookmark and Share

    La 11-an de januaro kamparanaj metiistoj komencis fari tradiciajn "jarpentraĵojn" per lignogravuro prepare al la pli kaj pli proksimiĝanta Printempa Festo en la vilaĝo Lixinzhang de la gubernio Neihuang, Henan-provinco de Ĉinio. Pro tio, ke ĉinoj kutimas glui tiajn specialajn lignogravuraĵojn sur pordo kaj en ĉambro dum la festo, la metiistoj devas eklabori por ĝustatempe kontentigi la bezonon de lokanoj.

 


Metiisto pentras bildojn laŭ tradicio prepare al la pli kaj pli proksimiĝanta Printempa Festo kaj celas kontentigi la bezonon de lokanoj.

 


La Printempa Festo pli kaj pli proksimiĝas, kaj metiisto urĝe faras la "jarpentraĵojn" laŭ tradicia maniero.

 

    La "jarpentraĵo" (alinome la lignogravuraĵo de la Printempa Festo) estas speco de folklora arto en Ĉinio. Tiu ĉi artoĝenro havas longan historion, kaj estas produktata en multaj lokoj kun malsamaj stiloj kaj same populara en diversaj lokoj. Ĝi estas aparta arto pro siaj temo, gravurarto, stilo kaj tiel plu. Tiaj lignogravuraĵoj ne nur profunde influis aliajn specojn de folklora arto en antikva Ĉinio, sed ankaŭ kunfandiĝis kun tiuj ĉi lastaj kaj fariĝis matura pentroarto nuntempa.

 


 La "jarpentraĵoj" estas vaste ŝatataj de lokanoj kaj alilokaj kamparanoj. Per tiuj lignogravuraĵoj oni ne nur ornamas sian loĝejon sed ankaŭ intencas peti benon, bondeziri feliĉon kaj forpeli malbonon por la nova jaro.

 

    Laŭ raporto, la farado de "jarpentraĵoj" havas miljaran historion en la vilaĝo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments