El Popola Ĉinio>头条新闻>

Strataj lampoj fariĝis ŝargejoj de aŭtoj

| 2015-01-14
Bookmark and Share

 

    Respondeculo el la Pekina Komisiono de Scienco kaj Tekniko konigis, ke Pekino jam komencis transformi stratajn lampojn tiel, ke ili estos pli energi-ŝparaj kaj povos servi kiel ŝargejoj al elektraj aŭtoj. La modelo "strata lampo kaj ŝargejo" povas solvi la problemon de ne popularigo de elektraj aŭtoj.

 

    Nun jam komenciĝis la provo en Changping-distrikto de Pekino. 88 strataj lampoj estis transformitaj en LED-lampojn kaj la ŝparita elektro sufiĉas ŝargi pli ol dek elektrajn aŭtojn samtempe.

 

    Krome, ok malrapidaj elektro-ŝargejoj provfunkcias. Kutima ŝargo de elektra aŭto bezonas 4-5 horojn. Tiuj ŝargejoj funkcias tagnokte kaj povas kontentigi la postulon de elektraj taksioj kaj privataj aŭtoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments