El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua prezidentino en Kroatio

| 2015-01-14
Bookmark and Share

 

    Vespere de la 11a de januaro la Elekt-Komisiono de Kroatio anoncis en gazetara konferenco, ke tiutage la kandidato el opozicia partio Kolinda Gravuri Kitarović sukcesis en la dua baloto de prezidenta elekto, kaj fariĝos la unua virina prezidento de Kroatio.

 

    Laŭ kalkulo de 99% da voĉdonoj, la nuna prezidanto Ivo Josipović akiris 49,6 procentojn da voĉdonoj, dum Kolinda Gravuri Kitarović, kandidato el la plej granda opozicia partio Kroata Demokratia Unio, ricevis 50,4 procentojn, kaj gajnis la elekton per malgranda plimulto. Ivo Josipović gratulis la venkinton.

 

    46-jara Kolinda Gravuri Kitarović estas adjunkto de ĝenerala sekretario por publika diplomatio de la Nord-Atlantika Traktata Organizo, kaj iam servis kiel kroata ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ambasadoro de Kroatio al Usono.

 

    La prezidento de Kroatio estas rekte elektita de ĝia popolo. La oficoperiodo daŭras kvin jarojn, kaj la prezidento povas resti sur la posteno por alia oficodaŭro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments