El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang ĉeestos la jarkunvenon de la Monda Ekonomia Forumo por 2015

| 2015-01-14
Bookmark and Share


Davos preparas sin por la Monda Ekonomia Forumo

 

    En la gazetara konferenco de la 13a de januaro Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris, ke invitite de Klaus Schwab, la prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, kaj de la registaro de la Svisa Konfederacio, la ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestos la jarkunvenon de la Monda Ekonomia Forumo por 2015, okazonta en Davos, Svislando, de la 20a ĝis la 22a de januaro, kaj faros laboran viziton al Svislando.

 

    Li Keqiang ĉeestos la plenan sesion de la forumo kaj faros paroladon. Li ankaŭ interparolos kun ĉefaj membroj de la Internacia Industria kaj Komerca Konsilio de la forumo, intervidiĝos kun Klaus Schwab por diskuti pri la internacia situacio kaj informi lin pri la nuna stato de la ĉina ekonomio kaj la rimedoj por profunda reformo de Ĉinio.

 

    Li Keqiang havos laboran kunsidon kun Simonetta Sommaruga, la prezidento de Svislando. Ĉinio volas per tiu vizito inaŭguri serion da aranĝoj por festi la 65-jaran jubileon de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Svislando.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments