El Popola Ĉinio>头条新闻>

La servokajuto de la triaperioda lunsonda projekto de Ĉinio eniris en ĉirkaŭlunan orbiton

| 2015-01-15
Bookmark and Share

 

    Je la 3-a horo kaj 33 minutoj de la 13-a de januaro la servokajuto de la refluga eksperimentilo de la triaperioda lunsonda projekto de Ĉinio faris la triafojan bremsadon proksime al la luno. Ĝi akurate eniris en la ĉirkaŭlunan orbiton je 200 kilometroj. Nun la servokajuto estas en bona stato por fari mezuradon, regi flugadon kaj ricevi rilatajn donitaĵojn. Post nelonge ĝi faros surorbitajn eksperimentojn.

 

    Antaŭ tio la kajuto, kiu jam estis sur la orbito, faris multfojajn fotadojn pri la Tero kaj la luno. Per tiuj fotoj esploristoj faris kunmetitajn fotojn pri la Tero kaj la luno en malsamaj pozicioj kaj malsamaj anguloj. Laŭplane la lunsondilo Chang'e-5 estos pafita en la jaro 2017, kiu plenumos la taskon de preno de specimenoj el la luno.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments