El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ricevi ĉiĉeronadon per du-dimensia kodo en la Somera Palaco en Pekino

| 2015-01-15
Bookmark and Share


Panoramo de la Somera Palaco

 

    Ekde la 13-a de januaro komencis funkcii nova maniero por esti ĉiĉeronita en la Somera Palaco en Pekino: skani specialan du-dimensian kodon per sia inteligenta poŝtelefono en la Bludenta modo por elŝuti vizitgvidan softvaron.

 


Ĉiĉerona softvaro en poŝtelefono

 

    La softvaro kunigas la funkciojn de inform-servo pri la vidindaĵoj kaj de la memgvida ĉiĉeronado. Ĝi estas uzebla de ĉiu ajn poŝtelefono kun inteligenteco. Kiam vizitantoj kun la softvaro trairas la enirpordegon de la parko de la Somera Palaco, ĝi tuj komencas fari proponojn de la taŭgaj vojoj kaj atentigojn pri la survojaj vidindaĵoj.

 


Ĉe ĉiuj vidindaĵoj en la parko, la softvaro aŭtomate ekfunkcias kaj montras koncernajn bildojn kaj klarigojn.

 

    Ĉe ĉiuj vidindaĵoj de la parko, la softvaro aŭtomate ekfunkcias kaj montras koncernajn bildojn kaj klarigojn. Krome, oni povas ankaŭ elekti la voĉajn klarigojn de la vidindaĵoj. Per sia poŝtelefono, ĉiuj povas klare scii la kulturan fonon kaj la historion de ĉiu vidindaĵo, en ĝi eĉ troveblas la enhavo de ĉiuj memortabuloj. Pro la facila uzebleco, eĉ maljunuloj povas uzi ĝin sen grandaj malfaciloj.

 

    La softvaro enhavas la klarigojn de 112 vidindaĵoj de la Somera Palaco. La klarigoj pri gravaj vidindaĵoj havas ankaŭ voĉajn klarigojn: ekzemple tiuj ĉe la orienta pordego, la pavilono Renshou, la kiosko Zhichun kaj la longa koridoro.

 

    Ne malpli grave, oni povas ankaŭ trovi la plej proksiman necesejon laŭ la gvido de la softvaro.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments