El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino refunkciigos aŭto-ŝarĝitajn trajnojn

| 2015-01-15
Bookmark and Share

 

    La 14an de januaro raportisto informiĝis de la Fervoja Buroo de Pekino, ke dum la ferioj de la Printempa Festo ĝi funkciigos aŭto-ŝarĝitajn trajnojn al ses direktoj, t. e. Haikou de Hainan-provinco en suda Ĉinio, Kantono de Guangdong-provinco en suda parto de la lando, Fuzhou de Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio, Wenzhou de Zhejiang-provinco en sudorienta parto de la lando kaj Harbin en Heilongjiang-provinco en nordorienta Ĉinio. Tio liveras oportunon al vojaĝantoj, kiuj volas stiri siajn aŭtojn al turismaj lokoj.

 

    Laŭ malsamaj distancoj, aŭto-grandoj kaj itineroj, posedantoj de la aŭtoj devos pagi je malsamaj prezoj. Krome la aŭto-posedantoj ĝuos rabatojn en la vojaĝ-itineroj liveritaj de la fervoja buroo, ekzemple mendo de hotelo kaj enir-bileto al vidindaj lokoj kaj navigado por aŭtoj ktp.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments