La ĉina futbala teamo sukcese trapasis la grupan fazon

| 2015-01-15
Bookmark and Share


Ĉinaj ludistoj ĝojas pro golo.

 

    Hieraŭ (la 14-an de januaro) en la 2-a rondo de la grupa konkurso de la Azia Pokalo, la ĉina futbala teamo venkis Uzbekion per 2:1. Kvankam la rivalo enpafis la unuan golon, la ĉinaj ludistoj ne perdis esperon kaj enpafis du golojn je 13 minutoj de la dua duono de la matĉo. Estas la unua fojo dum la lastaj 14 jaroj, ke la ĉina futbala teamo venkis Uzbekujon en la konkurso inter la unuaj dek teamoj de la Azia Pokalo.

 

    Venkinte du teamojn, t. e. Saud-Arabion kaj Uzbekion, Ĉinio eniras la venontan fazon, eĉ se la ĉina teamo malvenkos en la matĉo kontraŭ la Korea Popol-Demokratia Respubliko.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments