El Popola Ĉinio>头条新闻>

Unu-cenda monero valoras je 2.6 milionoj da usonaj dolaroj

| 2015-01-16
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de la brita novaĵ-agentejo Reuters en la 13-a de januaro, dum la aŭkcio en Orlando de Florido, usona moner-kolektanto Kevin Lipton aĉetis unu-cendan moneron faritan en la jaro 1792 kontraŭ 2.6 milionoj da usonaj dolaroj.

 

    Laŭ rilata raporto, tiu monero estas unu el la 10 moneroj plej frue fanditaj en Usono. Sur ĝia fronto estas la skribaĵoj United States of America, kaj sur ĝia dorso -- la Statuo de Liberaleco. La monero estis nomita "ĉeno-cendmonero", ĉar la desegnaĵo sur ĝia dorso estas ĉenaro el 13 kunigitaj ringoj simbolanta solidarecon de la 13 kolonioj de Usono, kiuj plej frue sendependiĝis.

 

    Aĉetinte la moneron Kevin Lipton estis tre emociita. Li opinias, ke ĝi alportos al li pli multe da riĉaĵoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments