Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Xi Jinping en la okuloj de fremdlandaj junuloj (I)

| 2015-01-16
Bookmark and Share

 

    "Oĉjo Xi" estas la karesa nomo de la ĉina prezidanto Xi Jinping donita de ĉinaj retumantoj. La nomo estas tre populara en Ĉinio kaj eĉ en aliaj landoj. Antaŭ la pasinta Kristnasko raportisto de la retejo Youth.cn intervjuis 10 fremdlandajn junulojn, kiuj studas aŭ laboras en Ĉinio, kaj informiĝis kiel "Oĉjo Xi" aspektas en iliaj okuloj.

 


"Li estas vigla politikisto kaj eminenta oratoro."

 

    La 17-jara Yemi Chati estas lernantino de la Internacia Lernejo de Francio en Pekino. En la aĝo de 2 jaroj sekvante siajn gepatrojn ŝi venis al Ĉinio kaj tie kreskis. Parolante pri Xi Jinping ŝi levis sian dikfingron kiel signon de admiro kaj diris: "Li estas vigla politikisto kaj eminenta oratoro."

 


"Oĉjo Xi estas homo, kiu persistas en sia konvinko."

 

    En la jaro 2003 la mezlernejano Won Do-yeon venis de Sud-Koreio al Ĉinio. Li vivas en Ĉinio dum pli ol 10 jaroj. Nun li kapablas flue paroli la ĉinan lingvon kaj uzas poŝtelefonon en la ĉina. Dum la lastaj jaroj li ofte rigardis televidajn raportojn pri Xi Jinping. Li diris: "Mi opinias, ke li estas kuraĝa kaj decidema. Li kuraĝas faris aferojn, kiuj estas ĝustaj laŭ li, malgraŭ diversaj premoj. Li taŭgas por esti prezidanto."

 

    Won diris ankaŭ: "Mi admiras Xi Jinping ne pro tio, ke li estas prezidanto, sed pro tio, ke li estas tre afabla persono," "Ankaŭ miaj amikoj ofte laŭdas lin," li aldonis kun rideto.

 

    Won rimarkis, ke Xi Jinping kaj Parko Geun-hye, la prezidentino de Sud-Koreio, ĉiam estas tre amikaj dum siaj renkontiĝoj. Li esperas, ke daŭros la bonaj rilatoj inter la du landoj. Li diris: "En la jaro 2003 mi venis al Ĉinio. Nun mi evidente sentas, ke la rilatoj inter la du landoj estas pli intimaj ol tiuj en la jaro 2003. Ĉiu-jare ĉ. miliono da ĉinoj vojaĝas al Sud-Koreio. Mi atendas, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio daŭre tenu la bonajn interrilatojn."

 


"Prezidanto Xi Jinping estas eksterordinara politikisto. Li ellaboris ĝustajn politikojn por disvolviĝo de Ĉinio."

 

    La 27-jara Jose el Hispanio vivas en Ĉinio por 3 monatoj. Nun li lernas la ĉinan lingvon en la Porinstruista Universitato de Pekino. Li venis al Ĉinio kun la revo, ke li okupiĝos pri ekonomiaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Hispanio post unujara studo de la ĉina lingvo. Parolante pri similaĵoj kiujn Ĉinio kaj Hispanio havas, Jose diris, ke unu el ili estas kontraŭkorupteco kaj konstruo de pura registaro, kiuj estas tre gravaj por disvolviĝo de la du landoj. Li opinias, ke Xi Jinping estas eksterordinara politikisto, kaj ke li ellaboris ĝustajn politikojn por disvolviĝo de Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments