El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua tunelo en Ĉinio kun la ĉielarkaj koloroj konstruiĝas en Henan

| 2015-01-16
Bookmark and Share

    La 15-an de januaro oni fotis la ankoraŭ ne finkonstruitan tunelon kun la ĉielarkaj koloroj sur la vojforko de la ŝoseo Zhengkai kaj la ŝoseo S223 en la urbo Zhengzhou de Henan-provinco. La tunelo longas 400 metrojn, ĝia meza parto estas kiel normalaj tuneloj, sed la suda kaj norda finoj havas la kolorojn de la ĉielarko. La suda fino havas 44 seriojn da kontraŭsunaj tabuloj, dume la norda -- 40, la tabuloj ambaŭflanke havas la 12 kolorojn -- de la purpura ĉe la plej ekstera parto kaj ĝis la blua ĉe la plej interna.

 

 

 

 

    Laŭ la klarigo de surlokaj laboristoj, la tunelo estas la unua kaj unika tunelo kun la koloroj de la ĉielarko en Ĉinio, kaj oni investis cent milionojn da juanoj por ĝia konstruado. Nun la tunelo estas ankoraŭ ne tute finkonstruita, kaj post la finkonstruiĝo oni elektos taŭgan tempon por ĝin malfermi.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments