El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping gratulis Eric Zhu pro lia elektiĝo kiel prezidanto de Kuomintango

| 2015-01-19
Bookmark and Share

 

    La 17-an de januaro Eric Chu estis elektita kiel prezidanto de Kuomintango de Ĉinio. Vespere de la sama tago Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, sendis al li gratulan mesaĝon.

 

    En sia mesaĝo Xi Jinping diris: "Okaze de via elektiĝo kiel prezidanto de Kuomintango mi esprimas al vi mian gratulon. Dum la lastaj jaroj la du partioj kaj rilataj flankoj de la du bordoj kune penadis por krei la bonan situacion de la paca disvolviĝo de la rilatoj inter la du bordoj. Dank' al tio la dubordaj samlandanoj rikoltis multon kaj ili havas multe da atendoj al la disvolviĝo de la rilatoj inter la du bordoj. Mi esperas, ke la du partioj restos fidelaj al la naciaj interesoj, firmigos kaj persistos la 'Komunan Konon Atingitan en la Jaro 1992', kontraŭos 'sendependiĝon de Taiwan', oftigos interŝanĝojn, akcelos reciprokajn fidojn, plue antaŭenpuŝos la pacan disvolviĝon de la rilatoj inter la du bordoj, feliĉigos la tieajn popolanojn kaj kune kreos releviĝon de la ĉina nacio."

 

    En la sama tago Eric Chu respondis al Xi por danki lin. En sia mesaĝo Chu diris: "Dankon pro via gratulo. Dum la pasintaj pli ol 6 jaroj prenante la 'Komunan Konon Atingitan en la jaro 1992' kiel bazon, la du partioj pozitive antaŭenpuŝis interŝanĝojn kaj kunlaborojn en diversaj flankoj, kreis novan situacion de la paca disvolviĝo de la rilatoj inter la du bordoj, starigis bonan reagan modelon kaj akumulis reciprokfidan bazon." Li diris ankaŭ: "Mi atendas, ke la du partioj daŭre grandigos interŝanĝojn, kreos reciprokan utilogon kaj komunan gajnon kaj akcelos la longdaŭran pacon kaj prosperon de la du bordoj."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments