El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova insuleto aperis en Tongo

| 2015-01-19
Bookmark and Share


La bildo montras erupcion de vulkano en Tongo.
 

    Laŭ la raporto farita de alilanda amaskomunikilo en la 19-a de januaro, vulkano kiu situas Tongo, insulara lando en suda Pacifiko, erupciis ekde la 20-a de decembro de la pasinta jaro. La elĵetitaj lafo kaj cindro senĉese akumuliĝas, kaŭzante la estiĝon de nova insuleto dum malpli ol unu monato.

 

    La ministerio pri tero kaj naturaj resursoj de la lando diris, ke la vulkano je 65 kilometroj for de Nukualofo, la ĉefurbo de Tongo, havas du kraterojn, el kiuj unu estas sur senhoma insulo kaj la alia sub la marakvo kun la profundeco je 100 metroj.

 

    Laŭ la raporto, la ĉi-foja erupcio de la vulkano estas la unuafoja erupcio en 5 jaroj, kaj la lafo mortigis multajn kreskaĵojn ĉirkaŭ la vulkano. La ministerio certigis post kontrolo en la pasinta semajno, ke la erupcio ankaŭ ŝanĝis la surlokan terformon, kaj ke la nova insuleto estiĝinta pro la erupcio larĝas je pli ol 1 kilometro, longas je 2 kilometroj kaj altas je 100 metroj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments