El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang montros ĉinan decidon dum la Monda Ekonomia Forumo de 2015 en Davos

| 2015-01-19
Bookmark and Share


Li Keqiang dum parolo en la inaŭguro de la jarkunveno de la Davos-Forumo de 2014 (dokumenta foto)

 

    La 20-an de januaro ĉina ĉefministro Li Keqiang veturos al Svisio por ĉeesti la Mondan Ekonomian Forumon de 2015 en Davos kaj faros laborviziton en la lando. Tio estos la unua fojo por ĉina gvidanto viziti eksterlande ĉiu-jare. En la situacio, ke la perspektivo de la monda ekonomia situacio ne estas klara, kaj en la fono, ke la ĉiuflanka profunda reformado de Ĉinio estas multe atentata, dum la forumo Li Keqiang transigos ĉinan memfidon al la mondo, montros ĝiajn atingojn en reformado kaj dividos ĝiajn ŝancojn.

 

    La Monda Ekonomia Forumo de 2015 okazos de la 21-a ĝis la 24-a de januaro en Davos de Svisio. Dum la forumo estos atentataj medio kaj manko de resursoj, lerteco por laborigo kaj homforta resurso, seksa egaleco, longtempa investado, bazaj instalaĵoj kaj disvolvado, sekureco de grenoj kaj agrikulturo, internacia komerco kaj investo, estonteco de interreto, krimado kaj kontraŭ-korupteco, kunfandiĝo de la socio kaj perspektivo de la financa sistemo.

 

    Laŭ rilata informo, la forumon ĉeestos ĉirkaŭ 50 ŝtataj kaj registaraj gvidantoj. Ĝin ĉeestos ankaŭ pli ol 2.5 mil reprezentantoj de la rondoj politika, komerca, scienca kaj ĵurnala el pli ol 140 landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments