El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Guangdong-aj esperantistoj okazigis prelegon pri tea kulturo

| 2015-01-19
Bookmark and Share


Renkontiĝo de guangdong-aj esperantistoj
 

 
    La Guangdong-a Esperanto-Asocio kaj Kantona Esperanto-Asocio en la 18-a de januaro okazigis prelegon pri te-kulturo gviditan de Zhang Zhicheng, advokato kaj esperantisto.

 

    Dum la renkontiĝo Zhang Zhicheng faris prelegon sub la titolo "Te-kulturo" kaj la ĉeestantoj spektis prezenton pri te-arto. Zhao Wenqi rakontis pri siaj travivaĵoj dum la 33a Komuna Seminario inter Aziaj Junuloj okazinta en la fino de 2014. Li donacis al la asocio du E-librojn, kiujn la Vjetnama Esperanto-Asocio donacis al li. Ye Peixue kaj Zhang Shaoji, honoraj prezidantoj de la Guangdong-a Esperanto-Asocio, donis sian esperon al la laboro de la asocio kaj aliaj ĉeestantoj -- siajn proponojn. Ili atendas alian renkontiĝon okazontan en la 8-a de marto por aŭskulti prelegon de Zhang Zhicheng pri la romano "Ruĝdoma Sonĝo".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ enWeChat


 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments