El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj skiejoj festis la Mondan Tagon de Neĝo

| 2015-01-20
Bookmark and Share

 

    La 18a de januaro estas la Monda Tago de Neĝo kaj la Internacia Festo de Infana Skiado. Tiutage en la pekina internacia Yuyang-skiejo kaj aliaj 14 skiejoj en kelkaj lokoj de Ĉinio okazis la aktivaĵo "subteno al gastigo de la Vintraj Olimpikoj, amo al glacio kaj neĝo kaj komuna revo" kiel unu el la gravaj eventoj de publika neĝ-sezono de la tuta lando. Ĝi celis tiri infanojn al la neĝaj sportoj, subteni la gastigon de la Vintraj Olimpikoj fare de Pekino kaj Zhangjiakou kaj disvolvi vintrajn sportojn en Ĉinio. Kelkaj miloj da ĉinaj kaj alilandaj infanoj partoprenis en diversaj ludoj sub la gvido de trejnistoj.

 

    La Monda Tago de Neĝo estas programo establita de la Internacia Federacio de Skiado. En la jaro 2015 la ideo "Internacia Festo de Infana Skiado" estis aldonita al la programo, kaj la dato estis fiksita en la 18a de januaro ĉiujare. La evento ĉi-jare okazis samtempe en Ĉinio, Kanado, Usono, Francio, Italio kaj aliaj 28 landoj kaj regionoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments