El Popola Ĉinio>头条新闻>

La kotonprodukto de Xinjiang okupis duonon de tiu de la tuta lando

| 2015-01-20
Bookmark and Share

 

    En la jaro 2014 la kotonprodukto de Xinjiang (ne inkluzive de la Xinjiang-a Produkta kaj Konstrua Korpuso) kalkuliĝis al 3,1 milionoj da tunoj, je 1,167 milionoj da tunoj pli multe ol tiu en la lasta jaro, okupante duonon de la tutlanda produkto. Xinjiang okupis la unuan lokon de la tuta lando laŭ kotonkultiva areo, totala produkto, produkto po tersurfaca unuo kaj asignkvanto en la pasintaj sinsekvaj 21 jaroj.

 

    La donitaĵoj el la agrikultura departemento de Xinjiang montras, ke en la jaro 2014 la kotonkultiva areo en Xinjiang atingis 29,67 milionojn da mu-oj, interalie 17,86 milionoj da mu-oj estis kultivitaj de individuaj terkulturistoj kaj 11,81 milionoj da mu-oj -- de produktaj unioj. La totala produkto estis 3,1 milionoj da tunoj. La kotona kultivado prezentis la tendencon de "du pliiĝo kaj unu malpliiĝo", t. e. la kultiva areo kaj la totala produkto pliiĝis, dum la produkto por tersurfaca unio malpliiĝis.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ enWeChat


 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments