El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malio anoncis finiĝon de la epidemio Ebola

| 2015-01-20
Bookmark and Share


Kadavro de iu suspektita malsanulo de Ebola sur strato de Koidu en Siera-Leono la 18-an de decembro 2014

 

    La 18-an de januaro la malia registaro anoncis, ke la epidemio Ebola finiĝis en Malio, ĉar dum la pasintaj 42 tagoj ne aperis nova infektito en la lando.

 

    Ousmane Koné, malia ministro pri sano kaj publika kuracado, televide anoncis, ke la 6-an de la pasinta decembro la lasta infektito de Ebola resaniĝis kaj elhospitaliĝis kaj post tio en Malio ne aperis nova infektito. Tio signifas finiĝon de la epidemio Ebola en la lando.

 

    Laŭ plej nova donitaĵo el la Monda Sana Organizo, post apero de la epidemio Ebola en la pasinta jaro, 21 296 homoj estis trafitaj de la viruso, inter kiuj 8 429 mortis. En Malio 7 homoj mortis pro Ebola.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ enWeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments