El Popola Ĉinio>头条新闻>

La turismaj enspezoj de Tibeto en 2014 atingis 20.4 miliardojn da juanoj

| 2015-01-21
Bookmark and Share


La palaco Potala en vespero

 

    Laŭ informo el la 3-a sesio de la 10-a Popola Kongreso de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, dum la jaro 2014 Tibeto akceptis turistojn je 15.53 milionoj da hom/fojoj. Ĝiaj turismaj enspezoj en tiu jaro unuafoje superis 20 miliardojn da juanoj kaj atingis 20.4 miliardojn da juanoj. La nombro de turistoj en la jaro 2014 kreskis je 20% kompare kun tiu en la jaro 2013, kaj la turismaj enspezoj en la jaro 2014 kreskis je 23% kompare kun tiuj en la jaro 2013.

 

    Tibeto posedas la palacon Potala, la montpinton Qomolangma kaj aliajn tre bonajn turismajn resursojn. Ĝi posedas ankaŭ praarbarojn, riverojn, lagojn, herbejojn, dezertojn kaj aliajn avantaĝajn resursojn. Dum la lastaj jaroj kun la celo krei la "turisman lokon faman en la mondo" Tibeto senĉese grandigis konstruadon de bazaj instalaĵoj por turismo, ekspluatis novajn turismajn produktaĵojn kaj penadis por diskonigi turismon de Tibeto.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments