El Popola Ĉinio>Esperantujo>Orginale Verkitaj>

Dia kuracisto Hua Tuo

| 2015-01-21
Bookmark and Share

de LIU CAISHENG

 

(Novelo)

 

    Antaŭ 18 jarcentoj sur la ĉina teritorio regis granda ĥaoso. La putra kortego de la Orienta Han-dinastio estis en kolapso kaj la imperiestro rolis pupe en la manoj de potencaj militaristoj. Kruelaj bataloj eksplodis unu post alia tra la tuta lando kaj precipe en la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero. Katastrofoj estis ne nur homaj, sed ankaŭ naturaj. Ili atakis la popolon senkompate. Trosekeco kaj inundo furiozis alterne en Ĉinio. La kruelajn militojn ofte sekvis timiga pesto. La Morto kaptis aron kaj aron da mizeraj homoj kaj sendistinge ĵetis ilin en faŭkon de la Infero. La kompatindaj popolanoj baraktis en malfeliĉo. Sed la kruelaj bienuloj kaj burokratoj diboĉis laŭvole, ekspluatante kamparanojn senkompate. Neelteninte la subpremadon kaj ekspluatadon, honestaj kamparanoj leviĝis ribele, tamen pro malĝusta gvido ili estis subpremitaj foje refoje.

 

    Ĝuste sub tiaj socia kondiĉo komenciĝis nia rakonto:

 

    En pluva tago, ĉe la vasta, senlima Yangzi-rivero, iris mezaĝa intelektulo, nomata Hua Tuo, kun ombrelo en la mano. Sur lia vizaĝo legiĝis ĉagreno. Li hastis hejmen, ĉar li forlasis la familion antaŭ du jaroj kaj iom pli, dum tiu tempodaŭro li ofte maltrankvilis pri siaj familianoj. Subite lian aŭdon kaptis laŭta vespiro el malgranda boato ankrita ĉe la bordo. Li atente aŭskultis la ĝemadon kaj certiĝis, ke lin ne trompis la oreloj. Konscienco de la kuracista devo instinkte puŝis liajn piedojn al la boato.

 

    Antaŭ liaj okuloj aperis iu juna knabo 14-15-jara en ĉifona vesto, kuntirite kaj kuŝante en la boato. Aŭskultinte la paŝbruojn de Hua Tuo, elboatiĝis mezaĝa viro, kiu salutis la kuraciston kaj konigis al li la simptomojn de la malsana knabo: De hieraŭ vespere lia filo senĉese vomis kaj la ventro akre doloris al li, kiu jam ne povis movi sin kaj devigite kuŝadis. Li nenion manĝis, nek trinkis. Hua Tuo palpis la pulsojn de la knabo, atente rigardis liajn langon, ventron kaj diris al la mezaĝa viro: "Via filo kredeble estas turmentata de askaridozo. Mi preskribu por li recepton,li prenu la medikamenton kaj elvomos askaridojn. Tiam li resaniĝos."

 

    La mezaĝulo faris tion laŭ admono de la kuracisto. Kaj ne longe post preno de la droga dekoktaĵo la knabo elvomis dekojn da askaridoj. Matene de la sekvinta tago post preno de la dua dozo li refoje elsputis multe da askaridoj. Tion ripetis trifoje kaj en la tria tago la doloro komplete ĉesis ataki la knabon, kiu ekvolis manĝaĵon. Li fariĝis multe pli vigla ol antaŭe. La knabo diris, ke li jam komplete resanĝis kaj volas danki la kuraciston. Oni serĉis Hua, sed neniel povis lin trovi, ĉar li jam foriris malproksimen.

 

    Hua Tuo daŭrigis sian vojon al la hejmo. Survoje li renkontis maljunulon, kiu ne povis paroli, ĉar lia gorĝo estis ŝtopita. La filo de la malsana maljunulo ege maltrankvilis. Hua Tuo diris al la filo de la malsanulo: "Proksime estas bufedo, kie oni vendas kukon. La vendisto havas spicon el lemno tre acida. Petu de li tri bovlojn da tia acida spico kaj via patro unuspire prenu ĝin, tiam li resaniĝos." La junulo obeis la kuraciston kaj en la sama momento, kiam la maljunulo prenis la acidaĵon, li tuj elvomis maldikan serpenton. Post tio la malsanulo povis klare paroli ĝuste kiel antaŭ lia malsaniĝo.

 

    La miriga informo pri la mirakla kuracado de Hua Tuo fulmorapide disvastiĝis kaj tra la vasta regiono cirkulis rakonto pri kuracisto Hua Tuo. Apenaŭ Hua atingis sian hejmon, la ĝojiga informo antaŭ la kuracisto mem frapis la orelojn de lia edzino kaj multaj samvilaĝanoj longe turmentitaj de malsanoj. Oni kun granda espero kaj malpacienco atendis lian alvenon. Hua ja ne povis plirapidigi sian vojaĝon, ĉar survoje al la hejmo li devis foje refoje halti por kuraci malsanulojn suferantajn de diversaj malsanoj. Finfine li atingis sian hejmon. Kompreneble la tuta familio fariĝis tre ĝoja. Lia edzino preparis abundon da manĝaĵoj por soleni rekolektiĝon de la tuta familio. Ĝuste kiam Hua sidiĝis ĉe la tablo, venis al lia hejmo kelke da viroj, kiuj portis iun malsanulon per brankardo. La malsanulo diris al Hua, ke li malsaniĝis antaŭ 10 tagoj kaj la ĉefa simptomo estas akra doloro de la ventro kaj post lia malsaniĝo en malpli ol 10 tagoj malaperis ĉiuj liaj haroj, inkl. de la brovharoj kaj lipharoj. Hua atenteme pririgardis lin kaj diris: "Via lieno putriĝis je duono. Mi devas tranĉe malfermi vian ventron, enuklei la putrintan duonon de la lieno kaj tiam vi resaniĝos." La malsanulo dubis pri la vortoj de Hua, tamen li estis multe turmentita de la malsano kaj povis fari nenion alian ol obei la kuraciston. Li konsentis. Hua proponis al la malsanulo narkotaĵon preparitan de Hua mem. La malsanulo obeis. Li trinkis la narkotaĵon kaj post nelonge tute perdis la konscion. Hua lerte faris operacion al li, forigis la putrintan duonon de la lieno kaj ŝmiris la vunditan lokon per resaniga ungvento. Hua konsilis al la operaciito post lia rekonsciiĝo: "En sep tagoj sinsekve vi devas ĉiutage preni la drogan dekoktaĵon, kiun mi preskribis al vi. Se vi tiel faros, post cent tagoj vi komplete resaniĝos." La malsanulo faris ĉion laŭ konsilo de Hua kaj post cent tagoj li vere resaniĝis kaj povis fari fizilajn laborojn sur kampo, ĝuste kiel antaŭ lia malsaniĝo. (Daurigota)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ enWeChat


 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments