El Popola Ĉinio>头条新闻>

La plej granda ŝargejo por elektraj aŭtoj ekfunkciis en Pekino

| 2015-01-21
Bookmark and Share


En la plej granda ŝargejo en Ĉinio

 

    La 19-an de januaro la plej granda ŝargejo kiu situas en komerca regiono por elektraj aŭtoj ekfunkciis en la kvartalo Huamao, unu el la plej prosperaj komercaj zonoj de Pekino. Oni planas finkostrui 200 ŝarg-ekipaĵojn en la ŝargejo, sed la nun ekfunkciigita ŝargejo havas 100 ŝarg-ekipaĵojn kaj 2 fotovoltaajn elektrejojn, apartenante al la unuaperioda projekto de la tuta plano. La ŝarg-ekipaĵoj povas ŝargi elektran aŭton de preskaŭ ajna speco kun la internacia normo pri ŝargado: ili do taŭgas por Tesla kaj aliaj elektraj aŭtoj produktitaj en- kaj eksterlande.

 


En la plej granda ŝargejo en Ĉinio

 

    La ŝargejo postulas pagon de 1.37 juanoj po-kilovattohore (tio inkludas 0.57 juanojn por la baza elektra pago). Normale unu aŭto bezonas ĉirkaŭ 22 kilovattohorojn da elektro -- totale 30 juanojn por unufoja ŝargo. Oni povas rezervi ŝargadon, ĝin reguligi, fari priajn pagojn kaj plenumi aliajn aferojn manipulante sian inteligentan poŝtelefonon. La ŝargejo mem utiligas ekologian elektrogeneradon, kaj la transforma rendimento de la fotovoltaaj aparatoj estas 22% -- proporcio fierinda al la mondo. Kaj laŭ la estonte efektivigota plano de la projekto, eĉ sur la aŭtoparkejo kaj tegmentoj estos laŭeble konstruataj fotovoltaa elektrogenera sistemo.

 

    La ekfunkciigita ŝargejo estas malfermata por elektraj aŭtoj de la tuta Pekino. En la rapida modo de ŝargado, oni povas finŝargi aŭton en duonhoro kaj tio sufiĉas por 200 kilometroj da stirado; krome estas ankaŭ 3 malrapidaj kaj 2 mezrapidaj ŝarg-ekipaĵoj, ĉe kiuj la bezonata tempodaŭro por ŝargado estas 3 horoj kaj 1 horo respektive.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments