Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

Beno por dombestoj en Hispanio

| 2015-01-22
Bookmark and Share

Benata kato


    Laŭ la raporto de alilanda amaskomunikilo, lastatempe estis la festo de Sankta Antonio, kaj okazis ceremonio por speciale beni dombestojn en la preĝejo de Sankta Antonio, kiu situas en la centro de Madrido, la ĉefurbo de Hispanio. Laŭ la tradicia kredo de hispanoj, pastro ŝprucigis akvon sur la korpo de dombestoj kaj preĝis por ili. La dombestoj alportitaj de la mastroj estis bone ornamitaj per diversaj vestetoj. Krom katoj kaj hundoj, estis ankaŭ papagoj, musteloj kaj aliaj nepopularaj dombestoj.

 

    Sankta Antonio estas rigardata kiel la protektanto de dombestoj en Hispanio. Oni kredas, ke ricevinte la benon faritan en la Tago de Sankta Antonio, la dombestoj povos sane kaj feliĉe pasigi sian vivon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments