El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japanio larĝigis kondiĉojn pri disdono de vizoj al ĉinoj

| 2015-01-22
Bookmark and Share


La 19-an de januaro iu policano servanta en landlima stacio de la flughaveno en la urbo Qingdao de Shandong-provinco en orienta parto de Ĉinio

 

    La 19-an de januaro 2015 en sia oficiala retejo la ambasadorejo de Japanio en Ĉinio anoncis, ke ekde tiu tago la japana registaro larĝigos kondiĉojn pri disdono de vizoj al ĉinoj, plilongigos la periodon de valideco de multfoja ir-reira vizo de 3 jaroj al 5 jaroj por ĉinaj turistoj, kiuj havas altajn salajrojn, kaj forigos la limigajn kondiĉojn de la gubernioj (Okinawa, Iwate, Miyagi kaj Fukushima) por ĉinoj, kiuj unuafoje vizitos tiujn lokojn.

 

    Dum la jaro 2014 la nombro de ĉinaj turistoj al Japanio kreskis je pli ol 50% kompare kun tiu en la jaro 2013. Japanio fariĝis unu el la unuaj tri landoj, kiuj estas plej ŝatataj de ĉinaj turistoj. Antaŭ alveno de la ĉina tradicia festo Printempa Festo, Japanio lanĉis la novan politikon pri vizo. Tio sendube stimulos la vojaĝon de ĉinoj al Japanio dum la festo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments