El Popola Ĉinio>头条新闻>

Forpaso de Yao Beina vekis atenton al mamkancero

| 2015-01-22
Bookmark and Share


Kantisto Yao Beina

 

    La 16an de januaro kantisto Yao Beina forpasis pro mamkancero en la aĝo de 33 jaroj. La alia konata ĉina stelino, kiu forpasis pro mamkancero, estis Chen Xiaoxu, kiu ludis la rolon de Lin Daiyu en la televida teatraĵo Ruĝdoma Sonĝo. Ankaŭ holivuda aktorino Angelina Jolie ricevis operacion de mamektomio en la jaro 2013. Nun oni ne nur bedaŭras la forpason de Yao, sed ankaŭ pliigas la konscion pri prevento de mamkancero.

 

    Mamkancero jam fariĝis la plej letala malsano inter ĉinaj virinoj. En Ĉinio la averaĝa aĝo de malsaniĝo pro mamkancera estas 45 jaroj, tamen kreskas la morbokvanto de mamkancero inter junulinoj.

 

    Kuracistoj rekomendas, ke virinoj, precipe tiuj super la aĝo de 35 jaroj ĉiumonate havu mem-ekzamenon je brusto. Se ŝi trovus unu aŭ plurajn tuberojn, ŝi devus tuj konsulti kuraciston, ĉar pacientoj kun frua mamkancero estas facile resanigeblaj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments