El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lanĉota neceseja revolucio

| 2015-01-22
Bookmark and Share

 

    La 15an de januaro respondeculo el la Nacia Turisma Administracio diris, ke Ĉinio lanĉos "necesejan revolucion" al ĉiuj vidindaĵoj en la tuta lando por purigi kaj reguligi la turismajn necesejojn.

 

    Laŭ konigo, en la venontaj tri jaroj Ĉinio solvos la necesejajn problemojn pri nesufiĉeco, malpureco kaj manko de administro en turismaj lokoj, kaj ĉiuj necesejoj en turismaj lokoj, laŭlonge de turismaj itineroj, ĉe trafikaj knotaj punktoj, en turismaj restoracioj, turismaj amuzejoj kaj ripozaj kaj piediraj zonoj atingos tri-stelan kriterion en la jaro 2017.

 

    Laŭ la plano en la venontaj tri jaroj en la tuta lando estos konstruitaj 33,5 mil novaj turismaj necesejoj, kaj rekonstruitaj 25 mil malnovaj. Interalie estos konstruitaj 13 mil kaj rekonstruitaj 9 500 en la kuranta jaro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments