El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fervojo por grandrapida trajno inter Pekino kaj Moskvo akcelas najbaran turismon

| 2015-01-23
Bookmark and Share

 

    La 2an de januaro la Turism-esplora Centro kaj Soci-scienca Akademia Eldonejo sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj kune publikigis Verdan Turisman Libron 2014-2015. Zhang Guangrui, esploristo el la turism-esplora centro diris, ke Ĉinio devas doni grandan gravecon al turisma vojaĝo inter siaj najbaraj landoj, kaj la diskutata projekto de altrapida fervojo inter Pekino kaj Moskvo fariĝos "granda kanalo" de la turisma vojaĝo inter Ĉinio kaj ĝiaj najbaraj landoj.

 

    La fervoja linio inter Pekino kaj Moskvo, kiu kuras pli ol 7 mil kilometrojn tra Kazaĥio, mallongigos la ses-tagan vojaĝon al la du-taga. La investo por projekto estas taksita je 1 500 miliardoj da juanoj (= 245 miliardoj da usonaj dolaroj).

 

    Zhang Guangrui konigis, ke la turismaj kanaloj inter Ĉinio kaj ĝiaj najbaroj estas la fervojo inter Pekino kaj Moskvo, ring-fervojo, kiu kuras tra la Korea Duoninsulo kaj kunligas Ĉinion, Sud-Koreion, Rusion kaj Mongolion, la fervoja-ŝosea-mara kanalo de Nordorient-Azio, kaj la kontinenta vojo kunliganta Ĉinion, Okcident-Azion kaj Sud-Azion.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments