El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Jarkunveno de Dandong-a Esperanto-Asocio

| 2015-01-23
Bookmark and Share

    Ĉe la sojlo de la novjaro, okazis en la Mezlernejo n-ro 14 en Dandong, jarkunveno de Dandong-a Esperanto-Asocio. En la himno Espero, komenciĝis la kunveno, en kiu unuavice parolis Ma Fengchen, vicprezidanto de la Dandong-a E-Asocio, pri la historio kaj disvolviĝo de Esperanto en Ĉinio kaj en la mondo. Li retrorigardis la 30-jaran historion de Dandong-a E-Asocio. Lu Yan prezidanto de la asocio prezentis la laboron de la asocio en la pasinta jaro kaj ĝian planon en la nova jaro.

 

 

    Li Yanqiu, asistanta ĝenerala sekretario de la Dandong-a E-Asocio detale prezentis la studentan societon pri Esperanto en la mezlernejo n-ro 14, kaj la instruadon, aktivadon de E-kursoj en la lernejo, kiu komencis sian E-kurson en la jaro 2011 kaj plue ili fondis Esperantan grupon por studentoj en la una lernjaro. Dank' al la Dandong-a E-Asocio, la lernejo invitis korean E-iston Juno kaj studentojn pri la ĉina lingvo el Korea Universitato pri Eksterlandaj Lingvoj. Aprile de 2014, komisiite de la japana E-isto Hori Jasuo, Wu Guojiang, vicprezidanto de la Liaoning-a E-Asocio venis al la lernejo por donaci la librojn Raporto el Japanio.

 

 

    La aplikado de esperanto en la Dandong-a Mezlernejo n-ro 14 iasence malfermis novan pensfadenon por disvastigi la lingvon Esperanto.

 

(Shang Ying)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments