Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

Vintra fiŝado de Oroĉen-nacio komencita en norda Ĉinio

| 2015-01-26
Bookmark and Share

Teksto de CHEN XIAO, XING CHENGYU; fotoj de DE HAN LENG, JI MINGGUO

 

Kulto al la rivero antaŭ la unuafoja fiŝkapto
 

    En la 2-a de januaro okazis solena ceremonio por la komenciĝo de la vintra fiŝado de Oroĉen-nacio en naciminoritata aŭtonoma vilaĝo de tiu ĉi nacio sub la Interna Mongolio en norda Ĉinio. Antaŭ la unuafoja fiŝkapto, la nacianoj kultis la riveron, petante la riveran dion porti al la nacio bonŝancojn kaj feliĉon. La okazaĵo allogis turistojn kaj fotoamatorojn el diversaj lokoj de Ĉinio. Ili restis eksterĉambre en la frosto nur por propraokule rigardi la entuziasman vintran fiŝadon: lokanoj forhakis glacion, enmetis reton en riveron kaj elprenis fiŝojn, dum la vizitantoj celis la unua aĉeti vivantajn fiŝojn kun delikata karno.

 

    Post la kulto de la rivero, centoj da homoj kolektiĝis ĉe surrivera glacibreĉo por elpreni fiŝojn. Du ĉevaloj komencis streĉi sian forton por eltiri subakvan trenreton. Jen ankaŭ la vizitantoj partoprenis en la helpado por eltiri la reton. Post unuhora tirado karpoj, ciprinoj, katfiŝoj, parasiluroj ktp aperis sur la riversurfaco -- la rikolto de la unuafoja kapto estis pli ol 5 mil kilogramoj da fiŝoj. Vidinte la saltantajn fiŝojn, oroĉen-oj kaj spektantoj ĝuis la rikoltan ĝojon en la koro.

 

    La plej granda fiŝo en la unuafoja kapto estis aŭkcie vendita surloke. Post kelkfoja aŭkciado ĝi, kiel signo de bonŝanco, estis akirita de iu entreprenisto kontraŭ 2 mil junaoj.

 

    Ĉiujare, de la fino de decembro ĝis la Printempa Festo estas ora periodo por la vintra fiŝado en norda Ĉinio. En la ceremonio de Oroĉen-nacio, cetere prezidita de ŝamanino, oni reproduktas la fiŝistan kaj ĉasistan kulturon de la nacio.

 

    De antikveco, la nacio Oroĉen vivtenas sin per fiŝado kaj ĉasado, la nacianoj de pli ol mil jaroj loĝas en tiu ĉi regiono de norda Ĉinio kaj kredas ŝamanismon kun la esenca kredo je "naturaj spiritoj", kaj iliaj ŝamanoj peras inter dioj kaj homoj. La vintra fiŝado estas tradicia vivmaniero de la nacio. La tradicio daŭras ĝis nun pro la facila eblo konservi kaj transporti fiŝojn dum la vintro. En ĉiu komenco de la vintra fiŝado, la nacianoj kultas la riveran dion ceremonie, danke prikantante liajn donacojn al la homoj kaj petante pli riĉan rikolton dum la tiu-jara fiŝado. La kulto plene prezentas la adoron de la naturo ĉe la nacio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng



Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments