El Popola Ĉinio>头条新闻>

Per alt-teknologiaj okulvitroj la blindulino unuafoje vidis sian bebon novnaskitan

| 2015-01-26
Bookmark and Share


Kun la okulvitroj Bates unuafoje vidis sian infanon.

 

    Laŭ raporto de la retejo NY.USQIAOBAO.COM, per la teknologio de la kompanio eSight la kanada blindulino Bates vidis sian infanon.

 

    En la tago de ŝia akuŝado la kompanio eSight pruntedonis al ŝi la okulvitrojn eSight por ke ŝi povu vidi sian infanon. La okulvitroj valoras je 15 mil usonaj dolaroj. Kun fotografilo kaj rivelada aparato ĝi donas al blinduloj vidadon per avangarda teknologio. La blinduloj, kiuj portas la okulvitrojn, povas grandigi kaj malgrandigi vidkampon, plifortigi klarecon kaj modifi bildojn por plenumi siajn malsamajn bezonojn.

 

    Por Bates tio ne nur estas la unua fojo vidi ŝian infanon, sed ankaŭ -- bebon dum ŝia vivo. Bates diris kun emocio: "La bebo, kiun mi unuafoje vidis, estas mia infano. Mia sento estas nepriskribebla." Nun ŝia infano havas 6 monatojn kaj fartas tre bone. Bates ankoraŭ portas la okulvitrojn. Ŝi diris, ke ŝi povas facile zorgi pri sia infano, fari aĉetadon kaj vivi.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments