El Popola Ĉinio>头条新闻>

Iniciatintoj de "okupado de la centro" ricevis enketadon

| 2015-01-26
Bookmark and Share


Dai Yaoting, unu el la tri iniciatintoj de "okupado de la centro"

 

    Antaŭtagmeze de la 24-a de januaro la tri iniciatintoj de "okupado de la centro", nome Dai Yaoting, Chen Jianmin kaj Zhu Yaoming, laŭ "aresto per rendevuo", venis al la policejo por ricevi enketadon. Laŭinforme, tiuj tri homoj implikiĝis en tri specoj de krimoj, tio estas: kunvoko kaj organizado de amaskunvenoj sen oficiala aprobo, agitado al aliaj por partopreni en tiuj kunvenoj kaj propra partopreno en ili.

 

    En la sama tago Zeng Weixiong, estro de la hongkonga policejo, diris ke ĝis nun la polico jam arestis "per rendevuo" ĉirkaŭ tridek personojn, kiuj iam kontraŭleĝe partoprenis en "okupado de la centro", kaj iliaj eldiroj estas jam registritaj.

 

    Li esperis, ke la polico laŭeble frue plenumos la enketadon dum la venontaj 3 monatoj, kaj pro granda nombro da homoj partoprenintaj en la aktivado, ilin "aresti per rendevuo" estas pli bona rimedo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments