El Popola Ĉinio>头条新闻>

70% da enketitoj vojaĝos dum ferioj de la ĉi-jara Printempa Festo

| 2015-01-26
Bookmark and Share

 

    La 23an de januaro la konsultiĝa kompanio Lingdian publikigis la plej freŝan raporton de enketo, ke 66% da enketitoj planas vojaĝi dum ferioj de la Printempa Festo ĉi-jare, interalie 30,9% iros al aliaj provincoj, kaj 20,4% eksterlanden.

 

    La Printempa Festo estas familia renkontiĝo, tial la kunvojaĝantoj estas ĉefe familianoj. La enketo montris, ke dum ferioj de la Printempa Festo 71,8% vojaĝos kun siaj kunul(in)oj, 47,8% kun siaj infanoj, kaj 40,4% kun siaj gepatroj. Laŭaĝe 52,7% da enketitoj, kiuj en la aĝo inter 25 kaj 35 jaroj, elektis vojaĝi kun siaj gepatroj kaj 37% kun siaj amikoj. Tiuj, kiuj aĝas inter 35 kaj 55 jaroj, vojaĝos kun siaj kunul(in)oj aŭ infanoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments