El Popola Ĉinio>头条新闻>

Davos: Li Keqiang transigis ĉinan fidon per aritmetika problemo

| 2015-01-26
Bookmark and Share


Li Keqiang dum parolado en Davos
 

    Kun pli ol 10 mil loĝantoj Davos de Svisio estas tre fama en la mondo pro okazigo de la Monda Ekonomia Forumo ĉiu-jare. Ĝi estas urbeto kun plej alta altitudo en Eŭropo kaj ĝi famiĝis kiel loko por skiado. En sia speciala parolo dum la inaŭguro de la jarkunveno de Davos en 2015 ĉina ĉefministro Li Keqiang diris: "Skiado devas havi tri esencajn faktorojn: rapideco, ekvilibro kaj kuraĝo. Tiuj estas lernindaj por la ĉina ekonomio. Ĉina ekonomio devas adaptiĝi al la nova situacio, teni mez- kaj grandrapidan kreskadon, bone ekvilibrigi la rilatojn inter stabila kreskado kaj reguligo de strukturo, brave antaŭenpuŝi reformadon."

 

    Li donis aritmetikan problemon "nun la skalo de la ĉina ekonomio troviĝas en la dua loko de la mondo kaj ĝia kardinala nombro grandiĝas. Pro tio eĉ se la ĉina ekonomio kreskus je 7%, ĝia kreska sumo atingos pli ol 800 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe ol tiu antaŭ 5 jaroj je kresko de 10%.

 

    En sia parolo Li Keqiang diris, ke por akceli pluan kreskadon de la ĉina ekonomio oni devas unue krei novan motoron, antaŭenpuŝi kreivon de popolamasoj, due transformi tradician motoron kaj ĉefe grandigi liveradon de publikaj produktaĵoj kaj tiun de publikaj servoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments