El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dekstraj fortoj en Japanio elvokas malamon kontraŭ Ĉinio kaj Koreio

| 2015-01-26
Bookmark and Share

    Sub la fono de la "pravigo" de la dekstruloj kaj reveno al la militarismo far Abe Shinzo, la nuna ĉefministro de Japanio, malamo kontraŭ Ĉinio kaj la Korea Respubliko estas senĉese elvokata, kaj koncernaj eldonaĵoj populariĝas en la lando. Tiaj verkoj kun diversaj kalumnioj kontraŭ la menciitaj du landoj fariĝis grava ĝenro en la eldonistaj rondoj en Japanio.

 

    Uzante la serĉilon de la japana Amazon per "Ĉinio" kiel ŝlosilan vorton, oni trovas ĉe la antaŭa vico multajn kalumniajn librojn kontraŭ Ĉinio kaj Koreio. Ili estas bone vendataj.

 

    Tiaj eldonaĵoj plejparte estas malbonkvalitaj sed vaste ŝatataj. La kialo estas: pro la pli kaj pli malboniĝantaj rilatoj ĉin-japanaj kaj kore-japanaj, la du najbaraj landoj de Japanio fariĝis fokuso de la publika opinio en la lando. Kaj, rimarkinte la ŝanĝiĝon de la fokuso kaj tiun de la pensmaniero de la legantoj, "akre-nazaj" eldonejoj rapidas produkti tiajn eldonaĵojn. Sekvante la varman eĥon, la eldonejoj pli streĉe projektas pliajn librojn kaj ilin eldonadas -- do tiaj libroj pli kaj pli populariĝas.

 

    Krom la komerca kialo, la apero de tiaj libroj spegulas ankaŭ profundan ŝanĝiĝon de la japana socio. Ne malmultaj japanoj jam de antaŭe rigardis Ĉinion kaj Koreion kun la sento de diskriminacio. Lastatempe leviĝas la nacia povo de la du landoj, kaj graviĝas konfliktoj inter Koreio kaj Japanio kaj inter Ĉinio kaj Japanio. Tio elvokas pli fortan malkontenton de tiuj japanoj. Aldonite de la intenca instigo kaj gvido fare de la japana registaro sub la regado de Abe, la malamo kontraŭ Ĉinio kaj Koreio certe fariĝis fekunda grundo de tiu-specaj eldonaĵoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments