Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Moroj kaj Arto

Tradiciaj kutimoj en la festo Laba de Ĉinio

| 2015-01-27
Bookmark and Share


Materialoj de Laba-kaĉo

 

    Laŭ la luna kalendaro de Ĉinio, hodiaŭ (la 27-a de januaro) estas la festo Laba. La ideogramo Laba en la ĉina lingvo signifas la 8-an tagon de la 12-a monato. La ĉina ideogramo La, prononcata per la 4-a tono (la norma ĉina havas kvar tonojn), origine signifas kultadon de prauloj kaj tiun de dioj, kaj ankaŭ preĝojn por bona rikolto, feliĉo kaj forigo de malbonoj. La monato de kulto estas ĝuste la tempo adiaŭi la pasantan jaron kaj bonvenigi la venontan, do ĉinoj nomas la monaton La (kulta monato) kiu estas la fino de la malnova jaro kaj komenco de la nova.

 


Laba-kaĉo 

 


Laba-kaĉo

 

    En la 1-a jarcento, kiam la budhismo venis en Ĉinion, por disvastigi la novan religion ĝiaj adeptoj en la lando decidis, ke tago por memorigi la enlumiĝon de Ŝakjamunio estu en la ĉina "kulta monato". Pro tio tiutage en ĉiuj budhismaj temploj en Ĉinio oni laŭtlegis sutrojn kaj kultis budhojn oferante al ili kaĉon. Sekve, la religio populariĝis en la lando, kaj la memortago por la budhiĝo de Ŝakjamunio kunfandiĝis kun la origina tago por kultado. Sed nur de post la epoko de la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420~589) la tago estis difinita kiel la 8-a tago de la monato La. Tial aperis la kutimo manĝi laba-kaĉon, kaj ĝi daŭras ĝis hodiaŭ.

 


Laba-ajloj

 


Laba-ajloj

 

    Por ĉinoj, la festo Laba signalas la proksimiĝon de la plej grava Printempa Festo. Ankaŭ nuntempe, okaze la festo Laba en multaj budhismaj temploj oni kuiras kaĉon el rizo, diversspecaj grajnoj, faboj, jujuboj kaj nuks-kernoj, kaj senpage ofertas ĝin al la vizitantoj. Pro tio multaj homoj speciale vizitas proksiman templon por preni la kaĉon kredante ke tio ebligos al ili havi bonŝancojn en la nova jaro. Ankaŭ diversaj restoracioj provizas siajn klientojn per kuirita kaĉo.

 

    En norda Ĉinio estas alia kutimo okaze de la festo: oni metas ajlobulberojn en vinagron dum ĉirkaŭ 20 tagoj (alinome Laba-ajloj) -- kiam la ajlo-bulberoj verdiĝas pro la vinagro kaj la vinagro ricevas la odoron de ajlo, la Printempa Festo venas. Tiel kiam oni prenas ĝjaŭzi-ojn, la ajlo-bulberoj kaj -vinagro estas jam pretaj. Ili estas taŭgaj ankaŭ por malvarmaj pladoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments