Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Amikoj de la Naturo

Debutis specimenoj de grandaj pandoj en Berlino

| 2015-01-27
Bookmark and Share

 

 

    La 13an de januaro en la Muzeo de Natura Historio de Berlino inaŭguriĝis ekspozicio de grandaj pandoj, kaj en ĝi debutis specimenoj de la grandaj pandoj Baobao kaj Yanyan, kiuj mortis en la berlina zoologia ĝardeno. Tie oni povas vidi la amindan aspekton de la du grandaj pandoj, scii pri iliaj travivaĵoj kaj pri reproduktiĝo kaj protekto de grandaj pandoj. En la jaro 1980 vira granda pando Baobao transloĝiĝis al la berlina zoologia ĝardeno kiel ŝtata donaco de Ĉinio; en la jaro 1995 Ĉinio pruntedonis la virinan grandan pandon Yanyan al tiu zoologia ĝardeno. Ili mortis respektive en marto 2007 kaj aŭgusto 2012 en la zoologia ĝardeno.

 

    Johannes Vogel, ĝenerala direktoro el la Muzeo de Natura Historio de Berlino, diris, ke la granda pando estas la ŝtata trezoro de Ĉinio kaj simbolo de naturprotekto de la homaro. "Ni klopodas por flamigi pasion de la homoj al la naturprotekto per ĉiu ekspozicio, kaj tiu ĉi temo pri la granda pando povas ankaŭ strikte kunligi la popolojn germanan kaj ĉinan."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments