El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Ilustraĵo de Cheng Shifa

| 2015-01-28
Bookmark and Share

 

Ilustraĵo de Cheng Shifa

Li Bai (701~762):

La klara verda akvo

En verda akvo brilas lunarĝento.

La Sudan Lagon regas nun silento.

Lotusoj kvazaŭ volus ion diri,

Ke homo mortus de morozturmento.

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    La Klara Verda Akvo estis poemo verkita de la granda poeto Li Bai(701~762). La poemo versis pri aŭtuna pejzaĝo, kiu pli ĉarmas ol la pejzaĝo en printempo.

 

    La unua verso estis pri pejzaĝo, kiun la poeto vidis: Akvo en la Suda Lago estas verda kaj klara, kies rebrilo faras la aŭtunan lunon pli hela.

 

    La dua verso estis pri tio, kio okazas: knabino venas kolekti akvoliliojn. Sub la luno la Suda Lago kuŝas kvieta, kie regas silento.

 

    La tria kaj kvara versoj estis kun delikata intrigo: “lotusoj” ne nur “ĉarmas”, sed eĉ “volus ion diri”,ne nur “volus ion diri” kaj estas tiel sorĉa, ke ili eĉ vekas envion de la knabino, kiu venas kolekti akvoliliojn. Vidante la ĉarmajn lotusojn, la knabino ekpensis pri sia sorto: en floraĝo sed sen partnero, tial sentas sin turmentata de morna humoro.

 

    Tiuj du versoj legiĝis en mirindaj vortoj, kiuj vivigis la lotusojn kaj la scenon.

 

    La poemo estis mallonga, nur el kvar versoj, tamen ĝi versis pri pejzaĝo, homo, ago kaj sento. Iuj opiniis, ke tio tre similas al Guan Ju, la unua poemo en la fama poemkolekto La Libro de Poezio (bv. legu nian konigon en peco A052). La du poemoj ambaŭ versis pri boato sur bela akvo.

 

    Tre frue, en 19-a jarcento tiu ĉi poemo jam estis tradukita en la anglan, francan kaj rusan lingvojn, eĉ plurfoje. Tio plimultigis diverslandajn admirantojn de Li Bai ekster Ĉinio tag-post-tage.

 

    Iuj proponis, se la ŝanco venos, okazigi internacian kunvenon por deklami poemojn de Li Bai kaj voĉlegu la poemon La klara verda akvo en la ĉina, Esperanto, angla, franca, rusa, germana, itala kc. lingvoj. La sceno certa estos tre kortuŝe impona kaj fariĝos bela epizodo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments