El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

La pedelo de Shihao-vilaĝo

| 2015-01-28
Bookmark and Share

 

La pedelo de Shihao-vilaĝo

Du Fu (712~770)

Dum mi tranoktis en Shihao-vilaĝo,

Okazis tie rekrutig' per forto:

Trans muron savis sin la maljunulo,

Maljunulino paŝis al la pordo.

0-0/ =0/ 0-0/ 0=0/

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

Kiel kolere la pedelo bojas!

Kiel petege la virin' malĝojas!

Jen de l' virino kortuŝa rakonto:

"Tri filojn oni ekspedis al fronto.

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

-0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

Leter' de unu venis lastatempe:

La du aliaj estas ĵus falintaj,

En malcerteco vivas la vivanto,

Por ĉiam jam finiĝis la mortintaj!

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

Restas neniu plu nun en la domo,

Escepte de nepeto, suĉinfano,

Kun la patrino vidva, kiun kovras

Nur ĉifonaĵ' de kapo ĝis kalkano.

=0/ 0=0/ -0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

0-0/ =0/ =0/ =0/ =0/

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

Kvankam mi estas febla kaj maljuna,

Tamen mi volus jam nun kun vi iri

Por servi la armeon apud Heyang

Kaj matenmanĝon ĝusttempe kuiri."

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

=0/ 0=0/ -0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/

0-0/ =0/ 0=0/ 0=0/

Silent' reregis en malfrua nokto,

Iu singultis ŝajne, en angulo.

Kiam mi survojiĝis la matenon,

Min adiaŭis nur la maljunulo.

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

=0/ 0-0/ =0/ -0/ =0/

0-0/ =0/ -0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. S. J. Zee)

 

    Ĝis nun restis pli ol 1400 poemoj de Du Fu (712~770). Tiuj poemoj profunde pentris la socian fizionomion de Tang-dinastio dum 20 jaroj ĉirkaŭ la Ribelo (755~763) far An Lushan kaj Shi Siming, vivece notis travivaĵojn de Du Fu, tial la posteuloj nomis liajn versaĵojn “Historio en Poemoj”.

 

    Tiu ĉi poemo estis unu el la plej famaj poemoj de Du Fu, kiu verkis ĝin en marto de 759 dum la vojo de Luoyang al Huazhou.

 

    Tiu epopeo estis nelonga, nur el 24 versoj, en ĉina originalo sume kun 120 silaboj (ideogramoj), sed havis riĉan enhavon.

 

    La poemo prenis indikaĵojn “kion li aŭdis” kaj rakontis unu post aliaj paŝoj sekvante la ordon de tempopaso vespere-nokte-noktomeze-matene.

 

    Ĝi komenciĝis per veno al la vilaĝo por tranokti kaj finiĝis per adiaŭo. Ĝi rakontis pri la perforta rekrutigo far la pedelo kaj la postsekva iro de la maljuna virino; Ĝi rakontis ankaŭ la transmuran fuĝon far la maljunulo kaj lian kaŝan revenon post la foriro de pedelo; Ĝi rakontis ekde la alvizito de la aŭtoro ĝis adiaŭo en sekva mateno . La tuta rakonto havis komencon, disvolviĝon, apogeon kaj finiĝon. Ĝia intrigo estis kompleta kaj sufiĉe intensa.

 

    Je la komenco kaj fino la poemo rakontis, en la mezo legiĝis dialogo. Estis kvin aŭ ses roluloj. Tra la parolo de la maljunulo nia poeto lerte rakontis la mizeran vivon de ŝia familio.

 

    La figuro de la maljunulo formiĝis ĉefe dank' al ŝia memkonfeso. Ĉio aŭdiĝis viveca. Kvankam la skribo estis ege konciza, tamen la figuroj de ceteraj homoj, ekz. la tranoktanto, pedelo, maljunulo, bofilino kc. ĉiuj vidiĝis tre klaraj kaj profunde impresis al ni. Krom la du versoj “Kiel kolere la pedelo bojas” kun iom da sentebla amo-malŝato, la tuta poemo nur rakontis objektive pri okazintaĵoj.

 

    Tiel la poeto kunfandis la riĉan enhavon kaj sian propran senton en konkretaj figuroj. Li lasis, ke la okazintaĵoj rekte infektas legantojn kaj montras la amon-malŝaton de aŭtoro. La idea enhavo kaj arta formo harmonie unuiĝis perfekte.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments