El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Sur la rivero

| 2015-01-28
Bookmark and Share

 

Sur la rivero

Wang Anshi (1021~1086)

Aŭtuno. Duonsereniĝis super la rivero.

Pluvnuboj heziteme klinas sin en la vespero.

La bluaj montoj en nebulo baras mian vojon —

Subite sin malkaŝas ŝipoj multaj, vel' post velo.

0=0/ -0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Laŭlum. EPĈ 1989-01 p.30)

 

    Wang Anshi (1021~1086), kun adoltiĝa nomo Wang Jiefu, estis lokano de Linchuan (en nuna Jiang'xi-provinco). Li estis fama politikisto, pensulo kaj literaturisto en la Norda Song-dinastio (960~1127).

 

    En sia maljunaĝo Wang Anshi eksoficigis sin kaj senĝene loĝis en la “ĝardeno Sur Duona Monto” oriente de Nankino,kie li verkis nemalmulte da delikataj verskvaroj pri belaj pejzaĝoj. Tiu ĉi Sur la rivero estis versita de li sub la inspiro de veloj sur aŭtuna rivero.

 

    La unuaj du versoj skribis pri la ĉielo. La sekvaj du versoj skribis pri la tero. Tiuj pri la ĉielo ankaŭ konigis al ni pri la loko, sezono, tempo kaj la ŝanĝiĝema vetero. Estis mateno en aŭtuno: Ĉielo super la norda bordo de la rivero estas duonserena. Flosas malhelaj nuboj kun pluvemo en la ĉielo. Nuba - duonserena - dense malserena. Tio ne nur estis la vetero, ŝanĝiĝis ankaŭ la homa psiko. Sub la hezite promena pluvema nubo hezite promenis poeto. Sed la interna ideo de la poemo ne estis submetiĝo al mallumo. Anstataŭe ĝi spitis al la mallumo kaj strebas al lumo.

 

    La poeto rigardis al malproksimo, sed lia rigardo estis barita de bluaj montoj, pretervole li sentis konfuziĝon: Kie estas la vojo? La perspektivo kvazaŭ dronas en nebulo.

 

    Sed tiam la skribo de la poeto ekŝanĝiĝis: De tie, kie la bluaj montoj baras subite sin malkaŝas sennombraj blankaj veloj. La rigardkampo subite fariĝis vasta serena. Inter la linioj nia poeto sagace sugestis pri sia sperto pri kuranta afero kaj kompreno de filozofio. Tia ideo estis aktiva kaj pozitiva. Do tiu ĉi poemo legiĝis ne nur pri pejzaĝo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments