El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis la 10-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado

| 2015-01-28
Bookmark and Share

CHOE Taesok

 

    En Nonsan, Koreio okazis la 10-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM) de la 16-a ĝis la 19-a de januaro 2015.

 

    Ĝin organizis la Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) sub la aŭspicioj de la Internacia Fako de Ŭonbulismo, koredevena religio. Ĉeestis 36 esperantistoj el Ĉinio, Hungario, Japanio, Koreio, Litovio, Pakistano kaj Rusio. Ĉi-jare partoprenis konataj aktivuloj kiel Mikaelo BRONŜTEJN el Rusio, MÁRKUS Gábor el Hungario kaj Saeed AHMAD el Pakistano. Kiel tradicie Oomoto, la japana religio, kiu fervore pledas por Esperanto, sendis sian reprezentanton KIMURA Kacuja, kiu ĉeestis la unuan IERM-on en 2006, kaj ambaŭ religioj tiel daŭrigas interreligian kunlaboron.

 


Ĉiuvespera 108-foja riverenco (ĉiuj fotoj faritaj de JEON Dae-bong)

 


Sidmedito

 

    Al la evento sian mesaĝon sendis la estrino de la Internacia Fako de Ŭonbulismo kaj gratulis la dekjariĝon de IERM, aparte menciante ke ĉi tiu jaro estas signifoplena kaj por ŭonbulismo kaj por Esperanto, ĉar ĉi-jare ŭonbulismo atingos sian centan datrevenon kaj la Universala Kongreso de Esperanto festos sian centan datrevenon. Ankaŭ José Antonio Vergara, UEA-estrarano pri faka agado, sendis sian mesaĝon kaj aprezis la regulan realigon de IERM, admire konstatante ke EAŬ efike strebas por servi kaj la religion fonditan de Sotesano antaŭ 100 jaroj kaj la Esperanto-komunumon ekestiĝintan nur iom pli frue.

 

    Diversaj prelegoj

 

    Oni faris ĉiufrumatene fizikan ekzercadon kaj sidmediton kaj ĉiuvespere 108-fojan riverencon kun pento, preĝo, danko kaj bondeziro. Dum la renkontiĝo prelegis SHIN Eun Sook (Esperanto kaj alternativa vivo), MÁRKUS Gábor (Ĉu estos diluvo post ni?), KIMURA Kacuja (Historio de Oomoto), Mikhail AVDEEV (Ŭonbulisma kontrolmetodo de atentaj agoj), Mikaelo BRONŜTEJN (Ikono de la Tiĥvina Dipatrino), JANG Jeong-Ryeol (Turismaj punktoj, linioj kaj dimensioj en Busano), kaj Saeed AHMAD (Graveco de purigado en sufiismo), kiu donis al la ĉeestantoj la raran okazon konatiĝi kun sufiismo. Inter la prelegoj okazis elekteblaj liberaj rondoj, en kiuj homoj en malgranda nombro pli proksime kaj profunde diskutis pri siaj interestemoj.

 


SHIN Eun Sook

 


Mikaelo BRONŜTEJN

 


JANG Jeong-Ryeol

 


Saeed AHMAD

 

    Al la ĉeestantoj estis disdonita la flugfolio, en kiu estis tiaj punktoj por kontroli sin kiel 'haltigi la agon por momento', 'kunveni kvin minutojn antaŭ la koncerna programero', 'laŭdi pli ol unu al aliulo en unu tago' ... Tia kontrolo de atento gravas en la ĉiutaga praktikado de ŭonbulismo kaj certagrade helpis al la tagordo de IERM plenumiĝi tre glate kaj harmonie.

 

    Kantoj, dancoj kaj ekskursoj

 

    Unuafoje en la azia Esperantujo Mikaelo BRONŜTEJN koncertis el siaj propraj kantoj kaj poemoj kaj trovis sian ŝatantaron. La korean tradician maskodancon prezentis JO Moonzoo kaj la ĉeestantoj provis danci laŭ ŝia gvido; ĉe la fino hungaro, ruso, japano kaj pakistanano dancis per sia nacia maniero laŭ la ritmoj de la korea maskodanco kaj tre gaje amuzis la kundancantojn, tial leviĝis la ideo, ke la danco estu enprogramita por la interkona vespero de la eventuala Seula UK en 2017.

 


Lernado de la movoj de la korea maskodanco

 


Dum ekskurso

 


Oni rostis kaŝtanojn sur lignofajro.

 

    Oni ne nur meditis kaj prelegis, sed ankaŭ ekskursis unue al la tereno de la ĉefsidejo de ŭonbulismo, en kiu troviĝas diversaj religia-historiaj konstruaĵoj. Sub la ĉiĉeronado de CHOE Taesok oni povis pli multe konatiĝi kun ŭonbulismo kaj ĝia historio. Poste oni partoprenis en la glacia festivalo ĉe la najbara montpiedo kaj iuj sledis kaj aliaj rostis kaŝtanojn sur lignofajro. Kvankam mallonge, tio memorigis al ĉiuj sian infanaĝon. Post la ekskurso oni sate gustumis diversajn koreajn manĝaĵojn en la vespera bankedo.

 

    Vizito al spiritaj gvidantoj de ŭonbulismo

 

    Unu el la gravaj eroj de IERM estas viziti spiritajn gvidantojn de ŭonbulismo. Dum la vizitoj partoprenantoj rakontis siajn impresojn kaj aŭskultis iliajn instruajn vortojn, kompreneble, ankaŭ per tio la organizantoj celas ricevi pli da atento kaj subteno de la eklezio al la Esperanto-movado. La nuna ĉefmajstro (ekleziestro) Gjongsan substrekis, ke oni trovu la paradizon de la menso kaj vivu la vivon kun dankemo. La emerita ĉefmajstro Ĝŭasan diris, ke la personeco estas objekto por prizorgado, kaj ke por nutri la personecon devas esti en akordo: parolo kaj ago, malapero kaj apero, interno kaj ekstero. Ambaŭ ĉefmajstroj laŭdis la esperantistan aktivadon por interpopola kompreno kaj monda paco.

 


Vizito al la ĉefmajstro Gjongsan

 


Adiaŭo: "per Esperanto por mondpaco kaj amikeco ĝis revido ĝis la revido, ĝis la revido, ĝis la revido".

 

    La ĉi-jara renkontiĝejo situis en belpejzaĝa montaro izolita de la cetera mondo kaj la ĉeestantoj ĝuis tre amikan kaj spiritan etoson por kvar tagoj. Estas notinde, ke post la renkontiĝo eksterlandaj partoprenintoj travojaĝis Koreion kaj vigligis la lokan Esperanto-movadon per sia prelego aŭ koncerto kaj iliajn agadojn favore raportis lokaj televido kaj gazetoj.

 

    Kaj la venonta ... jam ĉi-jare

 

    La 11-a IERM okazos de la 8-a ĝis la 11-a de oktobro 2015 en Seulo. Oni povos ĝui kaj buntkoloran aŭtunon kaj esperantistan gastamon de Koreio kaj poste ĉeesti la 47-an Korean Kongreson de Esperanto okazontan de la 24-a ĝis la 25-a de oktobro. Interesiĝantoj turniĝu al LEE Jungkee (esperanto@saluton.net).

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments