El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komencita la prezentado de la danc-teatraĵo Legendo pri la Suno en Eŭropo

| 2015-01-28
Bookmark and Share

    La 27-an de januaro en Eŭropo estis komencita la turnea prezentado de la grandioza danc-teatraĵo Legendo pri Suno kun la karaktero de Ĝŭang-nacio. Tio signalas la denovan lanĉon de la prezenta programo "Ĉina Stilo". La danc-teatraĵo estos turnee prezentata 14-foje en Londono de Britio, Parizo de Francio, Frankfurto de Germanio, Ĝenevo de Svislando kaj Bruselo de Belgio. La ĉi-foja turneo fariĝos la plej grandskala de tiu ĉi prezenta programo, kun la plej granda nombro da urboj por prezentado en Eŭropo.

 


Foto de la prezentata danc-teatraĵo

 

    La programo "Ĉina Stilo" estis lanĉita de la Ĉina Prezent-arta Kompanio en 2009 kiel marko de altnivelaj kulturaj interŝanĝoj, kaj inkluzivas artan prezentadon, ekspozicion, folkloran elmontradon, kurson kaj aliajn. Ĝi celas bone utiligi la riĉajn resursojn de la kulturo de Ĉinio kaj de ĝiaj art-prezentadoj por diskonigi al la mondo diversajn tradiciojn de la lando kaj ĝiajn modernajn kulturaĵojn, por disvolvi la internacian merkaton de kulturaj interŝanĝoj kaj por elmontri la nuntempan aspekton de Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments