El Popola Ĉinio>头条新闻>

La grandega neĝskulptaĵo de Majtrejo farita de emerita instruisto de Ĉinio

| 2015-01-28
Bookmark and Share


La neĝskulptaĵo de Majtrejo en la parko Luomahu

 

    Lastatempe en la parko Luomahu de Jilin, Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio, estis starigita grandega neĝskulptaĵo de Majtrejo alta je 7 metroj. Ĝi estis laŭdita de multaj lokanoj. La grandega kaj tre versimila Majtrejo estis farita de Liu Qingwu, 61-jara emerita instruisto, kaj liaj amikoj dum duonmonato. Sketante, lokaj urbanoj povas spekti la apartan neĝskulptaĵon.

 

    Liu Qingwu konigis, ke antaŭ la emeritiĝo li servis kiel belarta instruisto por 16 jaroj. En la kuranta vintro venis al li la ideo fari neĝskulptaĵojn. En januaro li faris neĝskulptaĵon en figuro de krokodilo kun longeco de 11 metroj. Lastatempe post granda neĝo li faris tiun grandegan neĝskulptaĵon de Majtrejo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments