El Popola Ĉinio>头条新闻>

La printitaj "3-dimensiaj ungoj"

| 2015-01-28
Bookmark and Share


La "3-dimensiaj ungoj" faritaj per 3-dimensia teknologio

 

    Laŭ raporto de la hongkonga ĵurnalo Wenhui en la 26-a de januaro, usonaj artistoj sukcese faris "3-dimensiajn ungojn" per 3-dimensia print-teknologio.

 

    La beligo de ungoj estas afero temporaba kaj peniga, ĉar oni devas vernisi ilin kaj glui paperon sur ilin. Antaŭ nelonge du nov-jorkaj cifer-artistoj Sarah C. Awad kaj Dhemerae Ford per 3-dimensia print-teknologio plenumis rilatan desegnon en komputilo kaj sukcese printis "3-dimensiajn ungojn". En la estonteco oni povos printe beligi ungojn.

 


La "3-dimensiaj ungoj" faritaj per 3-dimensia teknologio

 

    Tiuj "3-dimensiaj ungoj" estis faritaj el plasta kaj flav-kupra print-materialoj. Ili funkcias maksimume 3 tagojn. Nun tiuj "3-dimensiaj ungoj" estas rete vendataj. Iliaj kostoj estas inter 5 kaj 30 pundoj laŭ fasonoj kaj materialoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments