Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Xi Jinping en la okuloj de fremdlandaj junuloj (III)

| 2015-01-29
Bookmark and Share


"Prezidanto Xi Jinping estas granda gvidanto ĉarma kaj kredinda. Mi deziras, ke Mongolio kaj Ĉinio fariĝu pli kaj pli bonaj."

 

    Bolor el Mongolio studas en Ĉinio por 6 jaroj. "Kiam Xi Jinping ridas, liaj okuloj fariĝas tre malgrandaj. Li estas ĉarma, afabla sed samtempe ankaŭ brava," Bolor diris kun rideto sed kun kunpremitaj lipoj. En la pasinta aŭgusto prezidanto Xi Jinping vizitis Mongolion kun sia edzino. Bolor rakontis, ke tiam ŝi kaj ŝia patrino hejme rigardis la televidan raporton pri lia alveno al la lando. Ŝi rimarkis, kiam iu knabo, kiu estis donaconta al Xi florojn, preskaŭ falis, li tuj helpis la knabon per la manoj. La afero donis al ŝi profundan impreson. "Mi sentas, ke la amo de Xi Jinping al popolanoj enkorpiĝas ne nur en diplomatiaj aferoj, li havas personecan ĉarmon persisteman kaj sinceran."

 

    Same kiel sia patrino ankaŭ Bolor tre aprecas "Onjon Peng", pri kiu ofte parolas ĉinoj. Ŝi eĉ rete serĉis rilatajn dokumentojn pri Peng Liyuan, ofte atentas raportojn pri ŝi kaj diskutas kun siaj amikoj pri ŝiaj kostumoj kaj kondutoj. Ŝajnas al Borol, ke la edzino de Xi Jinping estas modela ekzemplo de "ĉarma virino".

 


"Prezidanto Xi estas labor-fanatikulo diligenta, rezerviĝema kaj saĝa. Li zorgu pri sia sano."

 

    Antaŭ 3 jaroj Tosha venis de Kazaĥio al Ĉinio. Ŝi diris, ke ŝia ĉiutaga vivo komenciĝas je rigardado de la matenaj novaĵoj de la Ĉina Centra Televida Stacio. "Ĉiutage mi povas vidi Xi Jinping sur la televida ekrano. Li estas labor-fanatikulo," serioze diris Tosha.

 

    Ŝi estas profunde impresita de la principoj de Xi Jinping por regi Ĉinion kaj liaj rimedoj por reformado. Ŝi diris: "Mi vivas en Ĉinio jam pli ol 3 jarojn. Mi rimarkis, ke oni serioze batalas kontraŭ korupteco en Ĉinio. Mi opinias, ke kontraŭkorupteco ne nur levis lian prestiĝon, sed ankaŭ malfermos al Ĉinio la estontecon."

 


"Popol-ama, kuraĝa en kontraŭkorupteco, kreiva kaj brava."

 

    Kyeong-in Jeon el Sud-Koreio vivas en Ĉinio jam 5 jarojn. Ŝajnas al li, ke la prezidanto Xi Jinping estas akomodiĝema, li atentas tion, kion ordinaraj popolanoj deziras. La trajtoj de Xi Jinping, kiujn Jeon plej admiras, estas liaj braveco, "diplomatio de edzino", kontraŭkorupteco kaj profunda reformado." Li strikte kaj senprokraste traktis multajn aferojn per manieroj tradici-rompaj kaj kreivaj. Mi atendas la belan estontecon por Ĉinio sub lia gvidado."

 


"Oĉjo Xi estas afabla. Li kaj Obama estas bonaj amikoj."

 

    La 17-jara Rania Joudi el Tunizio vivas en Ĉinio dum 10 jaroj. Ŝi diris, ke prezidanto Xi estas gracia, amika, afabla kaj akomodiĝema. Demandite de ĵurnalisto, kiel ŝi sentas la afablecon kaj akomodiĝemon de Xi, ŝi respondis: "Sur la televida ekrano mi vidis, ke li amike traktas homojn ĉe si." Post momenta halto kun rido ŝi diris: "Li kaj Obama estas bonaj amikoj."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments