El Popola Ĉinio>头条新闻>

10 miloj da cignoj pasigos la Printempan Feston en Rongcheng de Ĉinio

| 2015-01-29
Bookmark and Share


Cignoj sur lago en Rongcheng la 27-an de januaro

 

    Lastatempe pli kaj pli multaj cignoj flugas al ĉemaraj regionoj de Rongcheng en la provinco Shandong, orienta Ĉinio. Nun ĉirkaŭ 10 miloj da cignoj kolektiĝis tie por pasigi la Printempan Feston, la ĉina tradicia novjaro laŭ la luna kalendaro. Ili allogis al si amason da vizitantoj kaj homoj, kiuj ŝatas fotadon.

 


Cignoj sur lago en Rongcheng la 27-an de januaro

 

    La urbo Rongcheng situas en la orienta ekstremo de la duoninsulo Jiaodong. Kun lagoj kaj malsekejoj ĝi taŭgas por vivado de cignoj. Ekde novembro de ĉiu jaro cignoj, kiuj vivas en Siberio kaj Bajkalo de Rusio kaj en Xinjiang, Interna Mongolio kaj aliaj lokoj de Ĉinio, grupe flugas al la loko por travintri. De la mezo de marto ĝis la komenco de aprilo en la sekvanta jaro ili sinsekve revenos al sia hejmloko por reproduktado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments