El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kio estas la projekto "Eroŝenko 125"?

| 2015-01-29
Bookmark and Share

de MURATA Kazuyo

 

    Vasilij Eroŝenko: kiu li estas?

 

    Vasilij Eroŝenko (1890~1952) naskiĝis en Rusio. Li fariĝis blinda en la aĝo de 4 jaroj, sed lia patro edukis lin tute same kiel ordinaran infanon. Poste dum 9 jaroj li lernis en lernejo por blinduloj. Feliĉe s-ino Anna Ŝarapova, fervora aktivulino de la rusa movado, instruis al li Esperanton kiam li havis 16 jarojn kaj rekomendis al li studi en Anglio. En 1912 li sola vojaĝis al Londono ricevante diversajn helpojn de esperantistoj survoje.

 

    Li havis grandan talenton je muziko kaj lingvoj, ludis violonon kaj balalajkon.

 


Emblemo de "Eroŝenko 125" (Desegnaĵo de Yazima Hirosi)

 

    Li vizitis Japanion por lerni masaĝon en 1914. Li loĝis en Tokio kaj konatiĝis kun multaj esperantistoj kaj intelektuloj. Ĝis tiam jam en Japanio troviĝis relative multe da esperantistoj, sed ili preskaŭ ne havis ŝancon paroli kun eksterlandaj esperantistoj. Pro tio li ludis gravan rolon por propagandi Esperanton en diversaj lokoj kaj okazoj. Dume li instruis Esperanton ene de blindula lernejo. Rezulte naskiĝis nombro da blindaj esperantistoj en Japanio.

 

    Krome li verkis multajn rakontojn eĉ en la japana lingvo. Tiuj liaj verkoj havas tre unikan karakteron. Dum sia 46-jara esperantista vivo, li verkis ĉirkaŭ 70 verkaĵojn. Ili estas verkitaj aŭ en Esperanto aŭ en la japana aŭ en la rusa, sed estas nur malmulte da verkoj ruslingvaj.

 

    La japane verkitaj rakontoj estas ĉ. 30 kaj inter ili 17 estas ankoraŭ ne esperantigitaj. Jam antaŭ 10 jaroj de samideanoj en Ukrainio venis tradukpeto. Prof. Takasugi Ichirou, kiu verkis multe da libroj pri diversaj temoj inkluzive de biografio de Eroŝenko kaj kiu ankaŭ kompil-tradukis lian verkaron, estus la plej taŭga persono por tiu tasko, sed bedaŭrinde li forpasis en la jaro 2008.

 

    Ankaŭ s-ro Mine Yositaka, kiu estis redaktoro de tiaj esperantaj gazetoj en Japanio kiel La movadoRiveroj kaj kompilis Selektitaj verkoj de Eroŝenko eldonitajn de la Japana Esperanta Librokooperativo, profunde esploris pri Eroŝenko, sed li nun estas malsana kaj ne povas okupiĝi pri la tradukado.

 

    Ekde 2011 mi proponis la tradukadon kaj efektive petis tion de kelkaj veteranaj esperantistoj japanaj, sed ĉiuj rifuzis dirante, ke ili ne havas kapablon por fari tion.

 

    Projekto "Eroŝenko 125"

 

    La lasta jaro estis la 100-jara jubileo de la alveno de Eroŝenko al Japanio. Kaj tiu ĉi jaro estas 125-jara datreveno de lia naskiĝo. Estas bonŝance, ke rememorante pri li ni faru tradukadon aŭ okazigu prelegkunsidon aŭ fakkunsidon en la 102-a Japana Esperanto-Kongreso en Sendai, en oktobro.

 


Memorkunsido pri Eroŝenko en 2010

 


Komuna foto farita post la kunsido

 

    Tre feliĉe, ke pro la memorkunveno por la 120-jara datreveno de Eroŝenko en 2010 s-ro Hikita Akio komencis lerni Esperanton kaj fariĝis esperantisto. Li estas eksa lernejestro de la blindula lernejo, kie antaŭlonge ankaŭ Eroŝenko studis. S-ro Hikita, s-ino Isaki Miĉiko, kiu ankaŭ estis instruistino de la sama lernejo, kaj mi kune faris la planon de la ĉi-foja projekto, kiu enhavas sekvajn aferojn:

 

    1. Traduka projekto

 

    Inter 17 rakontoj, kiuj ne estis esperantigitaj, jam 6 estis tradukitaj en la rusan aŭ ukrainan lingvojn. Kaj 5 estas esperantigitaj de la membroj de la Jokohama Salono (unu el la lernklasoj de la Jokohama Esperanto-Rondo).

 

    Do restas 6 rakontoj, kiuj atendas laŭeble fruan tradukadon. Ni planas ilin fintraduki kaj eldoni en broŝurformo ĝis la venonta japana kongreso. Tre feliĉe s-ro Ŝibayama Ĵun'iĉi faros la reviziadon pri la nove tradukotaj rakontoj.

 

    2. Eldono de memorlibro

 

    Ni planas varbi eseojn aŭ tezojn pri Eroŝenko, kolekti ilin en unu volumon kaj eldoni ĝin ĝis la japana kongreso en Sendai. Pri la varbado legu apartan artikolon.

 

    3. Publika prelego okaze de la japana kongreso

 

    Kiel unu el la publikaj aranĝoj de la ĉi-jara japana kongreso, en la 12-a de oktobro okazos prelego de profesoro HUZII Shouzou kun la titolo: "Lusin kaj Eroŝenko". Prof. Huzii estas konata fakulo pri la ĉina verkisto, kiu ne nur iam studis en Sendai sed ankaŭ estis unu el la ĉinaj amikoj de Eroŝenko. Prof. Huzii estas la aŭtoro de la libro Metropola trilogio de Eroŝenko: Tokio, Ŝanhajo kaj Pekino en la 1920-aj jaroj.

 

    4. Preleg-kunsido kaj ekspozicio

 

    En la 2-a de novembro oni okazigos prelegkunsidon kaj ekspozicion por rememorogi la nunajn esperantistojn kaj la rondojn de blinduloj pri la multflanka kontribuo de Eroŝenko. Muzikgrupo konsentis ludi balalajkon, kiun Eroŝenko multe amis.

 

    5. Memorkunveno en la restoracio Nakamura-ya.

 

    Kiam Eroŝenko havis malfacilaĵojn, ges-roj Souma, kiuj fondis la restoracion Nakamura-ya en Tokio, subtenis lian vivon. Troviĝas en la restoracio la fama pentraĵo, portreto de Eroŝenko. Pro tiu historia ligo en la 23a de decembro 2015 oni havos memorkunvenon pri Eroŝenko en la restoracio.

 


En la 12-a de januaro ĉi-jare, membroj de la projekto kunsidis en Nakamura-ya por la naskiĝtago de Eroŝenko.

 

    6. Enretigo de fabeloj de Eroŝenko

 

    Volontula teamo laboros por enkomputiligi kaj enretigi liajn fabelojn por la Biblioteko Sakura, iniciato de elektronika biblioteko esepranta. En Japanio la libroj de Eroŝenko ne estas plu haveblaj, krom Selektitaj verkoj de Eroŝenko eldonitaj de la Japana Esperanta Librokooperativo.

 


Lumo kaj ombro, la unua volumo de Selektitaj verkoj de Eroŝenko

 

    Tiu ĉi projekto ebligos al esperantistoj en la tuta mondo legi liajn verkojn.

 

    Dissendolisto "Eroŝenko 125" lanĉita

 

    S-ro Hikita lanĉis retliston utiligante la servon de Google-grupoj.
Danke al tio la nombro de la subtenantoj pli kaj pli grandiĝas (ĉ.50). Se vi ŝatas membriĝi en ĝi, bonvolu anonci vin al HIKITA Akio [chezhikita@gmail.com] aŭ MURATA Kazuyo[murata.kazujo@gmail.com].

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments