Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Komentoj

Cirkula ekonomio en la vilaĝo Yonglian

| 2015-01-29
Bookmark and Share


La vaporaj tubaroj en la forcejo

 

    Enirante en la forcejon de fruktoj kaj legomoj en la vilaĝo Yonglian de Jiangsu-provinco en sudorienta Ĉinio, oni sentas varmon, eĉ se ekstere estas la malvarma vintro. La varmo ekzistas tie ne nur pro multtavola strukturo de la forcejo kaj la suna radiado, sed ankaŭ pro la vaporaj tubaroj, kiuj estas uzataj en la plantado de fruktoj kaj legomoj, en malsekiga ekipaĵo, en varma fonto kaj en kultivado de akvoproduktoj.

 

    Do, kie venas la vaporo? Rigardante laŭ la direkto de la tubaroj, vi povas trovi la respondon. "Varmo venanta el ŝtalproduktado en metalurgia fabriko produktas la vaporon. Do la ellasita vaporo de ŝtalfarado estas avantaĝo por disvolvi altefikan agrikulturon kaj vilaĝan turismon," diris Xia Pengfei, respondeculo de la vilaĝa forcejo.

 

    Nuntempe en Ĉinio, industrie ellasita varmo estas malmulte reuzata kaj ĝia posttraktado postulas multe da mono. Oni en la vilaĝo Yonglian trovis novan rimedon por ŝanĝi rubaĵojn en energion. Ili utiligas la ellasitan varmon por agrikulturo kaj por turismo tiel realigante cirkulan ekonomion kaj pligrandigante profiton.

 

    Plie, la vilaĝa registaro de Yonglian ankaŭ kombinis turismon kaj kultivadon de akvo-produktoj. En la vilaĝo okazas en aprilo kaj majo ĉiujare festivalo de bongustaĵoj, al kiu turistoj venas por gustumi freŝajn akvo-produktaĵojn, viziti la vilaĝon kaj ankaŭ ĝian agrikulturan parkon. Rezulte okazas, ke la kultivado de agrikulturaj produktoj povas kune disvolviĝi kun turismo.

 

    La vilaĝo Yonglian, fondita apud Jangzi-rivero en 1970, estis en tiu tempo la plej malriĉa vilaĝo en la suda Jiangsu-provinco. Sed pro la lanĉo de la politiko pri pordomalfermo kaj reformo depost la jaro 1978, oni komencis konstrui la ŝtalfabrikon Yonggang, kiu rapidege prosperis. Poste, pro la politiko por konstrui novan vilaĝon, Yonglian sukcese ŝanĝis siajn disvolviĝajn formojn en agrikultuo, kamparano kaj vilaĝo kaj akiris grandan atingon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments