El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Yangyang", la unua talismano en la historio de la Amuzvespero de CCTV por la Printempa Festo

| 2015-01-30
Bookmark and Share


"Yangyang", la talismano de la Amuzvespero de la Printempa Festo

 

    La organizanto de la Amuzvespero de CCTV por la Printempa Festo malkaŝis, ke dum la amuzvespero la televidaj spektantoj povos vidi la talismanon "Yangyang", kiu havas la formon de "ŝafo" kaj portas la saman prononcon kun ĝia ideografiaĵo. Tio estos la unua fojo por la amuzvespero havi talismanon en la 33-jara historio.

 

    La organizanto malkaŝis ankaŭ, ke kiel speciale invitita prezidanto "Yangyang" viglados sur la scenejo de la amuzvespero kaj bonvenigos kune kun ĉinaj spektantoj la alvenon de la Printempa Festo, ĉina tradicia novjaro. La organizanto esperas tiu-maniere disvolvi elementojn de simbolaj bestoj asociitaj kun la 12-jara ciklo kiel unu el la ĉinaj tradiciaj kulturoj. En la ĉina lingvo "Yangyang" simbolas viglecon, sunlumon kaj prosperon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments